Ĉi tiu gvidilo en aliaj lingvoj:
La lingvo https://pub.digitale-gesellschaft.ch adaptas al via retumilo aŭ sistemo, sed ĝis nun nur la sistemo post ensaluti haveblas en Esperanto. Por la ensalutpaĝo mi do mencias la “etikedojn” en la angla, la franca kaj la germana.
Prefere utiligu Google Chrome aŭ Firefox. Aliaj retumiloj ne subtenas la tutan protokolon.
Por ensaluti:
  1. En via retumilo, iru al https://pub.digitale-gesellschaft.ch/b/rap-ptd-dxd

  2. Elektu ekran-nomon (ekz. vian veran nomon) kaj skribu ĝin en la tekst-kampon, kiu diras “Enter your name!” aŭ “Entrez votre nom !” aŭ “Geben Sie Ihren Namen ein!”

  3. Alklaku la verdan butonon “Join” aŭ “Rejoindre” aŭ “Teilnehmen” aŭ (se vi estas la unua partoprenanto) la verdan butonon “Start” aŭ “Démarrer” aŭ “Starten”

Post ensaluti:
  1. Kiam la retpaĝo demandas, elektu “Mikrofono” / “Microphone” / “Mit Mikrofon”, se via komputilo havas mikrofonon. (Alie, “Nur aŭskulti” / “Listen only” / “Écoute seule” / “Nur zuhören.”)

  2. Se vi elektis “Mikrofono”, atendu ĝis la retpaĝo estas konektita al “eĥotesto”. Kiam ĝi estas konektita, provu, ĉu vi povas aŭdi vin mem. Eblas, ke vi devas permesi al la retpaĝo uzi vian mikrofonon en la retumilo. Vidu ĉi tie (en la angla) por kiel permesi ĝin en Firefox. (En aliaj retumiloj permesi ĝin funkcias simile sed aspektas alie.)

  3. Post tio vi povas

    • ŝanĝi la lingvon de facado (vidu sube)

    • ŝalti aŭ malŝalti vian mikrofonon (t.e. malsilenti aŭ silenti vin mem)

      Kiam vi ne parolas, bonvolu silentigi vin.
    • ŝalti aŭ malŝalti vian kameraon

    • uzi la tekst-babilejon

    • uzi la not-tekstkampon

    • vidi kaj aŭdi la kunvenon

ŝanĝi la lingvon de facado

Post ensaluti

  1. alklaku la tri puntojn dekstrajn suprajn

  2. menuo aperas. Elektu “Agordoj” / “Settings” / “Ouvrir les paramètres” / “Einstellungen öffnen”

  3. ĉe “Lingvo de la aplikaĵo” / “Application Language” / “Langue de l’application” / “Sprache” elektu la lingvon.